(el La Riverego 132-133, decembro 2018)
Renkontu Suzanon Roy, aŭ Suzanon la duan ! Suzano la dua estas estrarano de ESK kaj plej lastatempe respondeculino pri la ekskursoj antaŭ-, dum- kaj postkongresaj por la montreala UK okazonta en 2020. Ŝi estas tre aktiva en nia laboro kun novuloj : ŝi gvidas la konversaciajn rondojn por komencantoj en Montrealo, kaj ankaŭ reaktivigis la Esperanto-grupon en Kebekurbo, kie ankaŭ estas konversacia rondo. Krome, Suzano organizis jam du Mez-Kanadajn-Renkontiĝojn de Esperanto (MeKaRojn) en la urbo Tririvero, kie ŝi loĝas (lastan fojon, ĉi-jare).
Gratulon kaj dankon pro via eniro en la UK-teamon kiel respondeculo pri ekskursoj (grandega tasko !), kaj ankaŭ gratulojn pro via lastatempa emeritiĝo ! Rakontu pri vi mem iomete ! Kial via Esperanta nomo estas Suzano la dua ? 😊
– Mi adoptis tiun nomon, kiam mi ekpartoprenis renkontiĝojn en Montrealo, antaŭ dek jaroj. Mi gardas ĝin, omaĝe al Suzano la unua (Bolduc), kiu jam delonge estas konata en la Movado (kaj nun bona amikino).
Kiel vi esperantistiĝis ?
– Bedaŭrinde, mi sciis nenion pri Esperanto ĝis konversacio kun amiko en Tririvero, kiu menciis, ke li iam partoprenis « Esperanto-Kongreson ». Tio surprizis min, kaj mi tuj petis informojn. Li pruntedonis al mi kelkajn librojn. Dum feria semajno, mi tralegis la tuton kaj tio vere mirigis min. Je ĉiu paĝo, mi pensis : « Genia ! Estas genia afero… » Tuj dekomence, mi decidis, ke mi volas disvastigi tiun mirindan lingvon.
Kiel vi uzas Esperanton persone ? Ĉu vi multe uzas ĝin dum vojaĝoj ?
– Uzo de Esperanto vere ŝanĝis mian vivon, pro tute nova amikaro kaj ankaŭ pro tute nova maniero vojaĝi. Mi nur ege bedaŭras, ke mi malkovris ĝin tiom malfrue, kiam mi estis jam 50-jara. De la aĝo de 20, mi ĉiam vojaĝis kaj provis lerni la lingvon de la lando, kiun mi vizitas. Sed estis ege frustre, ĉar oni tre malfacile, per longdaŭra peno, atingas ne vere fluan nivelon, do konversacio estas limigita… Kiel multe aliaj, « Mi longe penis… por lerni la germanan ! » 😉 Nun, uzante Esperanton, mi sentas min libera : mi povas vere komunikiĝi dum miaj vojaĝoj. Kaj mi havas amikojn en multaj landoj. Per nuntempaj senpagaj komunikiloj, mi parolas al diversaj homoj ĉiutage.
Kiu venas kaj kio okazas dum la konversaciaj rondoj por novaj esperantistoj en Montrealo kaj Kebekurbo ? Al kiu vi rekomendus partopreni en tiaj rondoj ?
Komence, mi pensis ke mi povus instrui la lingvon. Sed la unua problemo ne estas instruado : estas simple, ke kebekianoj eĉ ne scias, ke Esperanto ekzistas kaj utilas. Do, disvastigo de tiu simpla informo gravegas. ESK ankoraŭ havas multon por fari, tial mi aktive partoprenas. Poste, mi komprenis ke « instruado » (jes, mi provis) ne estas taŭga solvo. Oni ne lernas lingvon pasive. Neniu instruisto povas fari vin fluparolanto en iu ajn lingvo. Vi devas studi memstare, regule… Kaj, post kiam vi lernis ion, vi devas praktiki ĝin. Tiam mi povas helpi. Mi ege ĝojas, kiam mi babilas (simple, malrapide, sed tamen efike !) kun komencantoj aŭ progresantoj, kaj kiam ili mem vidas, ke tio, kion ili studis, ja utilas. Funkcias. Jesss ! Kuraĝiga sperto. Mi neniam uzas la francan aŭ la anglan dum tiuj « diskutrondoj ». Ĉiuj, kiuj ne posedas tre altan nivelon de la lingvo, povas profiti de tiaj renkontiĝoj ; kaj ankaŭ mi lernas !
Vi organizis MeKaRojn en Tririvero jam dufoje. Kompreneble, ne eblas kompari la malgrandajn renkontiĝojn, kiel MeKaRo aŭ ARE, al UK, sed tamen ĉu vi pensas, ke io el viaj MeKaRaj spertoj povas aplikiĝi en la planado de ekskursoj antaŭ- kaj postkongresaj ?
– Certe, tiujn spertojn mi uzos por la UK. Estos nur multe pli ampleksa laboro. Sed la celo restas la sama : malkovrigi nian landon aŭ regionon, interese kaj originale. Gravas, ke programeroj estu diversaj, adapteblaj al diversaj personaj kapabloj kaj interesoj, kaj reprezentu bone nian landon. Gravas ankaŭ, ke laŭeble plej multe da tiaj turismaj spertoj okazu en Esperanto.
Kiel vi vidas la ekskursan programon dum la UK ? Kion vi ŝatus nepre montri al niaj vizitantoj ?
– Estas multege por montri : la landon mem, ĝiajn urbojn kaj diversajn pejzaĝojn. Sed, eĉ pli grave, ĝiajn kulturojn. Mi uzas pluralon, ĉar oni ne devas forgesi pri la franca deveno de granda parto de la kebekianoj, nek pri niaj indiĝenaj radikoj, nek pri la gravaj influoj de diversaj enmigrintaj popoloj. Estas tiu miksaĵo de influoj, kiun indas montri (kaj kiu, laŭ mi, mirigos niajn vizitantojn !). Ekzemple, ni proponos viziti indiĝenan vilaĝon, la « Pasinttempan kebekian vilaĝon » (nomatan france « Village québécois d’antan ») kaj sukerkabanon. Ekzistas proponoj pri biciklado, kanuado, promeno en arbaro. Estos vizitoj de etnaj kvartaloj, sed ankaŭ promenoj pri stratarto, arkitekturo… Ni devos elekti, kompreneble. Sed ĉiuj ideoj bonvenas. Ni konsideras, dum antaŭ- aŭ post-kongresaj eksursoj, iri eble ĝis la Niagaro-akvofaloj, eble ĝis Tadoussac, eble eĉ suden en Usono ĝis… Diskutende.
Kion vi ŝatus, ke la homoj « forportu » hejmen, partopreninte la kongresajn ekskursojn ?
– Mi ŝatus ke ĉiu, reirante hejmen, povu atesti pri la riĉeco de nia « latin-amerika » kulturo : Kebeko konsistigas ligon inter la « Klasika » latin-devena eŭropa kulturo kaj la « Moderna », amerika mondo ! Kaj pri nia gastamo. Kaj, kompreneble, ke ĉiu havu deziron reveni ! Ĉar restos multege da malkovrotaĵoj…
Bv. kontakti Suzanon per retpoŝto ĉe <roy_248 ĉe hotmail.com>, se vi ŝatus kunlabori pri la ekskursa aŭ antaŭ- aŭ postkongresa programo.
Intervjuis Ĵenja Amis
Aŭskultu intervjuon de Suzano Roy al Radio-Canada dum MeKaRo-2018 (france) ĉi tie.