Intervjuo kun Nicolas Viau ĉe RDI!

Nicolas Viau, vic-prezidanto por la Loka Kongresa Komitato (LKK), prezidanto de Esperanto-Societo Kebekia (ESK) kaj (lastatempe) gajninto de la oratora konkurso de Universala Esperanto-Asocio (UEA) por junuloj intervjuiĝis la 1-an de aŭgusto 2019 ĉe RDI (Radio-Canada), Kanada publika televido. Ĉirkaŭ kvin-minuta intervjuo spekteblas je tridek ses min.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Novaĵoj. Legosigni la fiksligilon.